Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 17

1 Reĝoj 17:3-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
4El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.
5Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
6Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.
7Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.
8Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:
9Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon.
10Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.
11Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.

Read 1 Reĝoj 171 Reĝoj 17
Compare 1 Reĝoj 17:3-111 Reĝoj 17:3-11