Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 17:3-11 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 17:3-11 in Londona Biblio

3 Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
4 El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.
5 Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
6 Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.
7 Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.
8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:
9 Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon.
10 Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.
11 Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.
1 Reĝoj 17 in Londona Biblio