16Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
17Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj leviĝos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.
18Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.
19Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.
20Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.
21Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Fortika estas via loĝejo, Kaj aranĝita sur roko estas via nesto;
22Sed ruinigita estos Kain, Baldaŭ Aŝur vin kaptos.
23Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?
24Kaj venos ŝipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Aŝuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaŭ ili pereos.
25Kaj Bileam leviĝis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaŭ Balak iris sian vojon.