Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Marko - Marko 5

Marko 5:17-29

Help us?
Click on verse(s) to share them!
17Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.
18Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.
19Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.
20Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.
21Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro.
22Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj,
23kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.
24Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
25Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,
26kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,
27aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.
28Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
29Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.

Read Marko 5Marko 5
Compare Marko 5:17-29Marko 5:17-29