Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 5

Luko 5:29-36

Help us?
Click on verse(s) to share them!
29Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis ĉe manĝo kun ili.
30Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraŭ liaj disĉiploj, dirante: Kial vi manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?
31Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
32Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.
33Kaj ili diris al li: La disĉiploj de Johano ofte fastas kaj faras preĝojn, kaj tiel same ankaŭ la disĉiploj de la Fariseoj; sed la viaj manĝas kaj trinkas.
34Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi povas igi la filojn de la edziĝejo fasti, dum la fianĉo estas kun ili?
35Sed venos tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.
36Kaj li ankaŭ parolis al ili parabolon: Neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston; ĉar alie li ŝirus la novan, kaj ankaŭ la flikaĵo el la nova ne harmonius kun la malnova.

Read Luko 5Luko 5
Compare Luko 5:29-36Luko 5:29-36