Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 2

Luko 2:40-52

Help us?
Click on verse(s) to share them!
40Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li.
41Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo.
42Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo;
43kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;
44sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj;
45kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, serĉante lin.
46Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn;
47kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.
48Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo.
49Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?
50Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili.
51Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro.
52Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj.

Read Luko 2Luko 2
Compare Luko 2:40-52Luko 2:40-52