Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 10

Levidoj 10:5-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.
6Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.
7Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; ĉar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laŭ la vortoj de Moseo.
8Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:
9Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj.
10Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo;
11kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj ĉiujn leĝojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.
12Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj: Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj manĝu ĝin senfermente apud la altaro; ĉar ĝi estas plejsanktaĵo.
13Kaj manĝu ĝin sur sankta loko; ĉar ĝi estas via destinitaĵo kaj la destinitaĵo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉar tiel estas ordonite al mi.

Read Levidoj 10Levidoj 10
Compare Levidoj 10:5-13Levidoj 10:5-13