Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj

Levidoj 6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2Se iu pekos kaj krimos antaŭ la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditaĵon aŭ deponitaĵon aŭ rabitaĵon, aŭ se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,
3aŭ se li trovos perditaĵon kaj neos tion, aŭ se li ĵuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:
4tiam, se li pekis kaj kulpiĝis, li redonu la rabitaĵon, kiun li rabis, aŭ tion, kion li trompe forprenis, aŭ la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe li, aŭ la perditaĵon, kiun li trovis;
5aŭ ĉion, pri kio li mensoge ĵuris, li repagu per ĝia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de ĝi; al tiu, kies tio estas, li donu ĝin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.
6Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virŝafon el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.
7Kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri ĉio, kion li faris kaj per kio li kulpiĝis.
8Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
9Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante: Jen estas la leĝo pri la brulofero: la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, ĝis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur ĝi.
10Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu ĝin apud la altaron.
11Kaj li demetu siajn vestojn kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la tendaron sur puran lokon.
12Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur ĝi kaj ne estingiĝu; kaj la pastro bruligu sur ĝi lignon ĉiumatene, kaj aranĝu sur ĝi la bruloferon kaj bruligu sur ĝi la sebon de la pacoferoj.
13Eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingiĝu.
14Kaj jen estas la leĝo pri la farunofero: la filoj de Aaron alportu ĝin antaŭ la Eternulon sur la antaŭan parton de la altaro.
15Kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el ĝia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odoraĵon, memoraĵon al la Eternulo.
16Kaj la restaĵon el ĝi manĝu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili ĝin manĝu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili ĝin manĝu.
17Ĝi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis ĝin el Miaj fajroferoj; ĝi estas plejsanktaĵo, simile al pekofero kaj kulpofero.
18Ĉiu virseksulo el la Aaronidoj povas ĝin manĝi kiel eternan destinitaĵon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, devos esti sankta.

19Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
20Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco: dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere.
21Sur pato kun oleo ĝi devas esti preparita; bone bakitan alportu ĝin; en formo de dispecigita farunofero alportu ĝin kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
22Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataŭ li, plenumos tion; ĝi estu eterna leĝo antaŭ la Eternulo; ĝi tuta devas esti forbruligata.
23Kaj ĉiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; ĝi ne estu manĝata.
24Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
25Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Jen estas la leĝo pri la pekofero: sur tiu loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la pekoferon antaŭ la Eternulo; plejsanktaĵo ĝi estas.
26La pastro, kiu plenumas la pekoferon, manĝu ĝin; sur sankta loko ĝi estu manĝata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.
27Ĉiu, kiu ektuŝos ĝian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per ĝia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko.
28Kaj la argilan vazon, en kiu ĝi estis kuirita, oni disrompu; kaj se ĝi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu ĉi tiun kaj lavu ĝin per akvo.
29Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; ĝi estas plejsanktaĵo.
30Sed ĉiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu manĝata: per fajro oni ĝin forbruligu.