Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Eliro - Eliro 40

Eliro 40:9-33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu sankta.
10Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.
11Kaj sanktoleu la lavujon kaj ĝian piedestalon, kaj sanktigu ĝin.
12Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
13Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.
14Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per ĥitonoj.
15Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.
16Kaj Moseo faris konforme al ĉio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.
17En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.
18Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis ĝiajn bazojn kaj starigis ĝiajn tabulojn kaj aranĝis ĝiajn riglilojn kaj starigis ĝiajn kolonojn.
19Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur ĝin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
20Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.
21Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj ŝirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.
23Kaj li aranĝis sur ĝi vicon da panoj antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
24Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.
25Kaj li ekbruligis la lucernojn antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
26Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kurteno.
27Kaj li bruligis sur ĝi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
28Kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordo de la tabernaklo.
29Kaj la altaron de bruloferoj li starigis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur ĝi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝis tien akvon por sin lavi.
31Kaj lavis per ĝi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;
32kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
33Kaj li aranĝis la korton ĉirkaŭe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.

Read Eliro 40Eliro 40
Compare Eliro 40:9-33Eliro 40:9-33