Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 5

Romanoj 5:3-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;
4kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;
5kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
6Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj.
7Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti.
8Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
9Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
10Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;
11kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

Read Romanoj 5Romanoj 5
Compare Romanoj 5:3-11Romanoj 5:3-11