Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 2

Romanoj 2:15-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15kiuj elmontras la faradon de la leĝo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aŭ defendas ilin.)
16en la tago, kiam Dio juĝos la sekretojn de homoj, laŭ mia evangelio, per Jesuo Kristo.
17Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la leĝon, kaj fieras pri Dio,
18kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindaĵojn, kaj estas instruita el la leĝo,
19kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo,
20edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la leĝo la formon de la scio kaj la vero;
21vi, kiu instruas alian, ĉu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas: Ne ŝtelu; ĉu vi ŝtelas?
22vi, kiu diras: Ne adultu; ĉu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, ĉu vi prirabas templojn?
23vi, kiu fieras pri la leĝo, ĉu vi malhonoras Dion per via transpaŝo de la leĝo?
24Ĉar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.
25Ĉar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la leĝo; sed se vi estas pekanto kontraŭ la leĝo, via cirkumcido fariĝas necirkumcido.
26Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la leĝo, ĉu lia necirkumcido ne kalkuliĝos kiel cirkumcido?

Read Romanoj 2Romanoj 2
Compare Romanoj 2:15-26Romanoj 2:15-26