Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Marko - Marko 9

Marko 9:32-43

Help us?
Click on verse(s) to share them!
32Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.
33Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo?
34Sed ili silentis; ĉar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda.
35Kaj sidiĝinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj.
36Kaj preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili:
37Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.
38Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin.
39Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi.
40Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni.
41Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
42Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron.
43Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron,

Read Marko 9Marko 9
Compare Marko 9:32-43Marko 9:32-43