Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 20

Luko 20:15-33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?
16Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu.
17Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula?
18Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.
19Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon.
20Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro.
21Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio:
22Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
23Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:
24Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro.
25Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
26Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.
27Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin,
28dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
29Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana;
30ankaŭ la dua;
31kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.
32Laste mortis ankaŭ la virino.
33En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon.

Read Luko 20Luko 20
Compare Luko 20:15-33Luko 20:15-33