Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 11

Juĝistoj 11:5-29

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj kiam la Amonidoj militis kontraŭ Izrael, la plejaĝuloj de Gilead iris, por preni Jiftaĥon el la lando Tob.
6Kaj ili diris al Jiftaĥ: Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj.
7Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?
8Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj, kaj vi estos ĉe ni estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.
9Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Se vi revenigas min, por batali kontraŭ la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, ĉu tiam mi estos via estro?
10Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: La Eternulo estu aŭskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.
11Tiam Jiftaĥ iris kun la plejaĝuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto, kaj Jiftaĥ eldiris ĉiujn siajn vortojn antaŭ la Eternulo en Micpa.
12Jiftaĥ sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraŭ mia lando?
13Kaj la reĝo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftaĥ: Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon ĝis Jabok kaj ĝis Jordan; nun redonu ĝin al mi en paco.
14Tiam Jiftaĥ duan fojon sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj,
15kaj dirigis al li: Tiel diris Jiftaĥ: Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;
16ĉar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto ĝis la Ruĝa Maro kaj venis al Kadeŝ;
17kaj tiam Izrael sendis senditojn al la reĝo de Edom, por diri: Permesu al mi trairi vian landon; sed la reĝo de Edom ne konsentis; ankaŭ al la reĝo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadeŝ;
18kaj li iris tra la dezerto kaj ĉirkaŭis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj stariĝis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, ĉar Arnon estas la limo de Moab.
19Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Izrael diris al li: Permesu al ni trairi vian landon ĝis mia loko;
20sed Siĥon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon, kaj ili stariĝis tendare en Jahac kaj batalis kontraŭ Izrael.
21Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Siĥonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj loĝis en tiu lando.
22Kaj ili ekposedis la tutan regionon de la Amoridoj, de Arnon ĝis Jabok kaj de la dezerto ĝis Jordan.
23Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaŭ Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni ĝian posedaĵon?
24Tion, kion posedigas al vi Kemoŝ, via dio, tion posedu; sed ĉiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaŭ ni, tiun ni heredos.
25Ĉu vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj reĝo de Moab? ĉu tiu malpacis kun Izrael aŭ militis kontraŭ li?
26De la tempo, kiam Izrael ekloĝis en Ĥeŝbon kaj en ĝiaj dependaĵoj kaj en Aroer kaj en ĝiaj dependaĵoj, kaj en ĉiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?
27Mi ne pekis kontraŭ vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraŭ mi. La Eternulo, la Juĝanto, juĝu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.
28Sed la reĝo de Amon ne atentis la vortojn de Jiftaĥ, kiujn ĉi tiu sendis al li.
29Kaj venis sur Jiftaĥon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.

Read Juĝistoj 11Juĝistoj 11
Compare Juĝistoj 11:5-29Juĝistoj 11:5-29