Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 24

Josuo 24:5-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.
6Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro.
7Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo.
8Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan, kaj ili militis kontraŭ vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaŭ vi.
9Kaj leviĝis Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.
10Sed Mi ne volis aŭskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.
11Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.
12Kaj Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.
13Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas.
14Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.

Read Josuo 24Josuo 24
Compare Josuo 24:5-14Josuo 24:5-14