Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 17

Josuo 17:5-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Baŝana, kiu estas transe de Jordan;
6ĉar la filinoj de Manase ricevis posedaĵon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.
7Kaj la limo de Manase estis de Aŝer ĝis Miĥmetat, kiu estas kontraŭ Ŝeĥem; kaj la limo iras dekstren, al la loĝantoj de En-Tapuaĥ.
8Manase ricevis la landon Tapuaĥ; sed la urbon Tapuaĥ ĉe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.
9Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finiĝas ĉe la maro.
10La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Aŝer ili kuntuŝiĝis norde, kaj kun Isaĥar oriente.
11Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo.

Read Josuo 17Josuo 17
Compare Josuo 17:5-11Josuo 17:5-11