Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 10

Josuo 10:4-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke ĝi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj.
5Kaj kuniĝis kaj iris la kvin reĝoj de la Amoridoj, la reĝo de Jerusalem, la reĝo de Ĥebron, la reĝo de Jarmut, la reĝo de Laĥiŝ, la reĝo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn ĉirkaŭ Gibeon kaj ekmilitis kontraŭ ĝi.
6Tiam la loĝantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, por diri: Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, ĉar kolektiĝis kontraŭ ni ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝas sur la monto.
7Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj ĉiuj militotaŭguloj.
8Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin; ĉar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaŭ vi.
9Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal.
10Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laŭ la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-Ĥoron, kaj batis ilin ĝis Azeka kaj ĝis Makeda.
11Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet-Ĥoron, la Eternulo ĵetadis sur ilin grandajn ŝtonojn el la ĉielo, ĝis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la ŝtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.
12Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaŭ la ĉeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.
13Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris venĝon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la ĉielo, kaj ne rapidis subiri preskaŭ dum tuta tago.
14Kaj nek antaŭe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la voĉon de homo; ĉar la Eternulo batalis por Izrael.
15Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron ĉe Gilgal.
16Kaj forkuris tiuj kvin reĝoj kaj kaŝis sin en kaverno en Makeda.
17Kaj oni sciigis al Josuo, dirante: Estas trovitaj la kvin reĝoj, kaŝitaj en kaverno en Makeda.
18Tiam Josuo diris: Alrulu grandajn ŝtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu ĉe ĝi homojn, por gardi ĝin;
19sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantaŭajn taĉmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; ĉar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.
20Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato ĝis preskaŭ plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,
21kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraŭ la Izraelidojn,
22tiam Josuo diris: Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin reĝojn el la kaverno.
23Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin reĝojn el la kaverno: la reĝon de Jerusalem, la reĝon de Ĥebron, la reĝon de Jarmut, la reĝon de Laĥiŝ, la reĝon de Eglon.
24Kaj kiam oni elkondukis tiujn reĝojn al Josuo, tiam Josuo alvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li: Alproksimiĝu, metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.
25Kaj Josuo diris al ili: Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuraĝaj; ĉar tiel la Eternulo faros al ĉiuj viaj malamikoj, kontraŭ kiuj vi militas.

Read Josuo 10Josuo 10
Compare Josuo 10:4-25Josuo 10:4-25