Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 1

Johano 1:12-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
12Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
13kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
14Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
15Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
16Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
17Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
18Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
19Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas?
20Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo.
21Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne.
22Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
23Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
24Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.

Read Johano 1Johano 1
Compare Johano 1:12-24Johano 1:12-24