Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 8

1 Reĝoj 8:8-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago.
9En la kesto estis nenio krom la du ŝtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta.
10Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.
11Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
12Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo;
13tial mi konstruis domon por Via loĝado, lokon por Via restado eterna.

Read 1 Reĝoj 81 Reĝoj 8
Compare 1 Reĝoj 8:8-131 Reĝoj 8:8-13