Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 22

1 Reĝoj 22:44-52

Help us?
Click on verse(s) to share them!
44Kaj Jehoŝafat havis pacon kun la reĝo de Izrael.
45La cetera historio de Jehoŝafat, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
46La lastan kvanton da malĉastistoj, kiuj restis ankoraŭ dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.
47Tiam ne estis reĝo en Edomujo; estis anstataŭanto de reĝo.
48Jehoŝafat faris Tarŝiŝajn ŝipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, ĉar la ŝipoj rompiĝis en Ecjon-Geber.
49Tiam Aĥazja, filo de Aĥab, diris al Jehoŝafat: Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la ŝipoj; sed Jehoŝafat ne konsentis.
50Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoram.
51Aĥazja, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis super Izrael du jarojn.
52Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laŭ la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon.

Read 1 Reĝoj 221 Reĝoj 22
Compare 1 Reĝoj 22:44-521 Reĝoj 22:44-52