Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 22:44-52 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 22:44-52 in Londona Biblio

44 Kaj Jehoŝafat havis pacon kun la reĝo de Izrael.
45 La cetera historio de Jehoŝafat, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
46 La lastan kvanton da malĉastistoj, kiuj restis ankoraŭ dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.
47 Tiam ne estis reĝo en Edomujo; estis anstataŭanto de reĝo.
48 Jehoŝafat faris Tarŝiŝajn ŝipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, ĉar la ŝipoj rompiĝis en Ecjon-Geber.
49 Tiam Aĥazja, filo de Aĥab, diris al Jehoŝafat: Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la ŝipoj; sed Jehoŝafat ne konsentis.
50 Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoram.
51 Aĥazja, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis super Izrael du jarojn.
52 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laŭ la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon.
1 Reĝoj 22 in Londona Biblio