Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 20

1 Reĝoj 20:11-32

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11Sed la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Diru: Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu ĝin demetas.
12Kiam Ben-Hadad aŭdis tiujn vortojn, dum li kaj la reĝoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj: Aranĝu vin. Kaj ili aranĝis sin kontraŭ la urbo.
13Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
14Kaj Aĥab diris: Per kiu? Kaj tiu respondis: Tiele diras la Eternulo: Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris: Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis: Vi.
15Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montriĝis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, ĉiujn Izraelidojn, sep mil.
16Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du reĝoj, kiuj helpis lin.
17Antaŭe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante: Viroj eliris el Samario.
18Tiam li diris: Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaŭ kaptu ilin vivajn.
19Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.
20Kaj ili batis ĉiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, reĝo de Sirio, savis sin sur ĉevalo kun la rajdistoj.
21Tiam eliris la reĝo de Izrael kaj venkobatis la ĉevalojn kaj la ĉarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan buĉon.
22Kaj aliris la profeto al la reĝo de Izrael, kaj diris al li: Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; ĉar post paso de unu jaro la reĝo de Sirio iros kontraŭ vin.
23Kaj la servantoj de la reĝo de Sirio diris al li: Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin.
24Faru jenon: forigu la reĝojn ĉiun de lia loko, kaj starigu anstataŭ ili regionestrojn;
25kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis ĉe vi, kaj ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj kaj ĉarojn nombregale al tiuj ĉaroj; kaj ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian voĉon kaj faris tiel.
26Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraŭ la Izraelidoj.
27Kaj la Izraelidoj ankaŭ pretigis sin kaj provizis sin per nutraĵoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj stariĝis tendare kontraŭ ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.
28Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la reĝo de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
29Kaj staris tendare unuj kontraŭ la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komenciĝis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.
30La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan ĉambron de unu domo.
31Kaj liaj servantoj diris al li: Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
32Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael, kaj diris: Via servanto Ben-Hadad diras: Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris: Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia frato.

Read 1 Reĝoj 201 Reĝoj 20
Compare 1 Reĝoj 20:11-321 Reĝoj 20:11-32