29Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.
30Ĉar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo,
31tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton.
32Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn.
33Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
34Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia konsilanto?
35aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li?