Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 1

Juĝistoj 1:3-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon: Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.
4Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.
5Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.
6Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.
7Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
8Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
9Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo.
10Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon.
11Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer).
12Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.

Read Juĝistoj 1Juĝistoj 1
Compare Juĝistoj 1:3-12Juĝistoj 1:3-12