Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 1

Juĝistoj 1:15-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
16Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo.
17Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma.
18Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj.
19Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn.
20Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.

Read Juĝistoj 1Juĝistoj 1
Compare Juĝistoj 1:15-20Juĝistoj 1:15-20