Text copied!
Bibles in Esperanto

Juĝistoj 1:15-20 in Esperanto

Help us?

Juĝistoj 1:15-20 in Londona Biblio

15 Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
16 Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo.
17 Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma.
18 Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj.
19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn.
20 Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.
Juĝistoj 1 in Londona Biblio