Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 1

Juĝistoj 1:10-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
10Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon.
11Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer).
12Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
13Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
14Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
15Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
16Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo.
17Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma.

Read Juĝistoj 1Juĝistoj 1
Compare Juĝistoj 1:10-17Juĝistoj 1:10-17