Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 18

Josuo 18:14-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Kaj la limo turniĝas kaj dekliniĝas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-Ĥoron; kaj ĝi finiĝas ĉe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.
15Kaj la suda flanko komenciĝas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finiĝas ĉe la fonto de la akvo Neftoaĥ.
16Kaj la limo malleviĝas al la fino de la monto, kiu estas antaŭ la valo de la filo de Hinom, kiu troviĝas en la valo Refaim norde; kaj ĝi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj malleviĝas al En-Rogel.
17Kaj ĝi turniĝas de norde, kaj eliras al En-Ŝemeŝ, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim; kaj ĝi malleviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
18Kaj ĝi iras preter la stepo norden, kaj malleviĝas sur la stepon.
19Kaj la limo iras preter Bet-Ĥogla norden; kaj la limo finiĝas ĉe la golfo de la Sala Maro norde, ĉe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.
20Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
21Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laŭ iliaj familioj estis: Jeriĥo kaj Bet-Ĥogla kaj Emek-Kecic
22kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-El
23kaj Avim kaj Para kaj Ofra

Read Josuo 18Josuo 18
Compare Josuo 18:14-23Josuo 18:14-23