Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 2

Johano 2:3-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon.
4Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis.
5Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru.
6Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj.
7Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando.
8Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.

Read Johano 2Johano 2
Compare Johano 2:3-8Johano 2:3-8