Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 17

Johano 17:9-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj;
10kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.
11Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.
12Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo.

Read Johano 17Johano 17
Compare Johano 17:9-12Johano 17:9-12