Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 8

Agoj 8:18-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
18Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,
19kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.
20Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.
21Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio.
22Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.
23Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco.
24Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.
25Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.
26Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto.
27Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi;

Read Agoj 8Agoj 8
Compare Agoj 8:18-27Agoj 8:18-27