9Kaj liaj disĉiploj demandis al li, kia estas ĉi tiu parabolo.
10Kaj li diris: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj aŭdante, ili ne komprenu.
11La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio.