Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 13

Luko 13:31-35

Help us?
Click on verse(s) to share them!
31En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li: Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin.
32Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita.
33Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.
34Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis!
35Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

Read Luko 13Luko 13
Compare Luko 13:31-35Luko 13:31-35