Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 11

Luko 11:6-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo, kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin;
7kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne ĝenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi?
8Mi diras al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li leviĝi kaj doni al li, tamen, pro ĉi ties persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas.
9Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.
10Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.
11Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon? aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton?
12Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion?
13Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.
14Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis.
15Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn.
16Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo.
17Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno, dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo, dividita kontraŭ domo, falas.

Read Luko 11Luko 11
Compare Luko 11:6-17Luko 11:6-17