Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 24

Levidoj 24:13-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
14Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj.
15Kaj al la Izraelidoj diru jene: Ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon.
16Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.
17Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.
18Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi: beston pro besto.
19Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris:
20rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.
21Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.
22La sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
23Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Read Levidoj 24Levidoj 24
Compare Levidoj 24:13-23Levidoj 24:13-23