Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 21

Levidoj 21:17-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
17Diru al Aaron jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.
18Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,
19nek homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon,
20nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.
21Neniu, kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.
22La panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas manĝi.
23Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
24Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj.

Read Levidoj 21Levidoj 21
Compare Levidoj 21:17-24Levidoj 21:17-24