Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 15

Levidoj 15:2-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Ĉiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.
3Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo: kiam fluas el lia korpo lia elfluo aŭ kiam ŝtopiĝis lia korpo per lia elfluo, ĝi estas lia malpureco.
4Ĉiu lito, sur kiu kuŝos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj ĉiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.
5Kaj se iu ektuŝos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
6Kaj se iu sidiĝos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
7Kaj kiu ektuŝos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
8Se la elfluulo kraĉos sur purulon, tiam ĉi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
9Kaj ĉiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.
10Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ion, kio estis sub tiu, estos malpura ĝis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
11Kaj ĉiu, kiun ektuŝos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
12Kaj argilan vazon, kiun ektuŝos la elfluulo, oni rompu; kaj ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo.
13Kaj kiam la elfluulo puriĝos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia puriĝo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.
14Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj li venu antaŭ la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
15Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.

Read Levidoj 15Levidoj 15
Compare Levidoj 15:2-15Levidoj 15:2-15