Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 15:2-15 in Esperanto

Help us?

Levidoj 15:2-15 in Londona Biblio

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Ĉiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.
3 Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo: kiam fluas el lia korpo lia elfluo aŭ kiam ŝtopiĝis lia korpo per lia elfluo, ĝi estas lia malpureco.
4 Ĉiu lito, sur kiu kuŝos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj ĉiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.
5 Kaj se iu ektuŝos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
6 Kaj se iu sidiĝos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
7 Kaj kiu ektuŝos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
8 Se la elfluulo kraĉos sur purulon, tiam ĉi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
9 Kaj ĉiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.
10 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ion, kio estis sub tiu, estos malpura ĝis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
11 Kaj ĉiu, kiun ektuŝos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
12 Kaj argilan vazon, kiun ektuŝos la elfluulo, oni rompu; kaj ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo.
13 Kaj kiam la elfluulo puriĝos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia puriĝo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.
14 Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj li venu antaŭ la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
15 Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.
Levidoj 15 in Londona Biblio