Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 24

Josuo 24:31-33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
31Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis ĉiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
32Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en Ŝeĥem, sur la kampoparto, kiun Jakob aĉetis de la filoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, pro cent kesitoj, kaj kiu fariĝis posedaĵo de la filoj de Jozef.
33Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pineĥas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.

Read Josuo 24Josuo 24
Compare Josuo 24:31-33Josuo 24:31-33