17ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.
18Kaj la Eternulo forpelis antaŭ ni ĉiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj loĝis en la lando. Ni do ankaŭ servos al la Eternulo; ĉar Li estas nia Dio.
19Kaj Josuo diris al la popolo: Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj.
20Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.
21Kaj la popolo diris al Josuo: Ne, nur al la Eternulo ni servos.
22Kaj Josuo diris al la popolo: Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis: Ni estas atestantoj.
23Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.