Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 21

Josuo 21:3-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedaĵoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn.
4Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
5Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.
6Kaj al la filoj de Gerŝon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isaĥar kaj de la tribo de Aŝer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Baŝan, per loto, dek tri urboj.
7Al la filoj de Merari, laŭ iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.
8Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.
9Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.
10Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj — ĉar ilia estis la loto unua —
11al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi.
12Kaj la kampon de la urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel propraĵon.
13Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifuĝo por mortiginto Ĥebron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Libna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
14kaj Jatir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Eŝtemoa kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
15kaj Ĥolon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Debir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
16kaj Ain kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Juta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Bet-Ŝemeŝ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: naŭ urbojn de tiuj du triboj.
17Kaj de la tribo de Benjamen: Gibeon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Geba kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
18Anatot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Almon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
19La nombro de ĉiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
20Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.
21Kaj oni donis al ili la rifuĝurbon por mortiginto Ŝeĥem kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
22kaj Kibcaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Bet-Ĥoron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
23Kaj de la tribo de Dan: Elteke kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gibeton kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
24Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
25Kaj de la duontribo de Manase: Taanaĥ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn.
26La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.
27Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn.

Read Josuo 21Josuo 21
Compare Josuo 21:3-27Josuo 21:3-27