Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 15

Josuo 15:3-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj ĝi iras de sude al la altaĵo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj leviĝas de sude ĝis Kadeŝ-Barnea kaj pasas tra Ĥecron kaj leviĝas ĝis Adar kaj turniĝas al Karka
4kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.
5Kaj la limo oriente estas la Sala Maro ĝis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro ĉe la fino de Jordan;
6kaj la limo leviĝas al Bet-Ĥogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo leviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
7Kaj la limo leviĝas al Debir de la valo Aĥor, kaj norde ĝi turniĝas al Gilgal, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-Ŝemeŝ kaj finiĝas ĉe En-Rogel.
8Kaj la limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo leviĝas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraŭ la valo de Hinom, kiu estas ĉe la fino de la valo Refaim norde.
9Kaj de la supro de la monto la limo turniĝas al la fonto de la akvo Neftoaĥ kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turniĝas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.
10Kaj la limo turniĝas de Baala okcidenten al la monto Ŝeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj malleviĝas al Bet-Ŝemeŝ kaj iras al Timna;
11kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turniĝas al Ŝikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas ĉe la maro.
12La okcidenta limo estas la Granda Maro. Ĉi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
13Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).

Read Josuo 15Josuo 15
Compare Josuo 15:3-13Josuo 15:3-13