1La lotaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj estis: ĉe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando.
2Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktiĝas suden.
3Kaj ĝi iras de sude al la altaĵo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj leviĝas de sude ĝis Kadeŝ-Barnea kaj pasas tra Ĥecron kaj leviĝas ĝis Adar kaj turniĝas al Karka
4kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.