Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 13

Josuo 13:6-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
7Kaj nun dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj kaj por la duontribo de Manase.
8Kun ĉi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
9de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenaĵon Medba ĝis Dibon;
10kaj ĉiujn urbojn de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, ĝis la limo de la Amonidoj;
11kaj Gileadon, kaj la regionon de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj la tutan monton Ĥermon, kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa;
12la tutan regnon de Og en Baŝan, kiu regis en Aŝtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.
13Sed la Izraelidoj ne forpelis la Geŝuridojn kaj la Maaĥatidojn; kaj la Geŝuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj ĝis nun.
14Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.
15Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj.
16Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenaĵo ĝis Medba,
17Ĥeŝbon, kaj ĉiuj ĝiaj urboj, kiuj estas sur la ebenaĵo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon
18kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat
19kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-Ŝaĥar sur la monto Emek
20kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jeŝimot,
21kaj ĉiuj urboj de la ebenaĵo, kaj la tuta regno de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaŭ la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Ĥur kaj Reba, princojn de Siĥon, kiuj loĝis en la lando.

Read Josuo 13Josuo 13
Compare Josuo 13:6-21Josuo 13:6-21