Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 11

Josuo 11:19-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la Ĥividoj, loĝantoj en Gibeon; ĉiujn ili prenis per milito.
20Ĉar de la Eternulo venis la obstiniĝo de ilia koro al milito kontraŭ Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
21Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
22Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Aŝdod ili restis.
23Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al ĉio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis ĝin kiel heredan posedaĵon al Izrael, laŭ iliaj partoj, laŭ iliaj triboj. Kaj la lando trankviliĝis de milito.

Read Josuo 11Josuo 11
Compare Josuo 11:19-23Josuo 11:19-23