Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 11

Josuo 11:11-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11Kaj ili mortigis per glavo ĉion vivantan, kio estis en ĝi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj Ĥacoron li forbruligis per fajro.
12Kaj ĉiujn urbojn de tiuj reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
13Sed ĉiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur Ĥacoron solan Josuo forbruligis.
14Kaj la tutan akireblaĵon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur ĉiujn homojn ili mortigis per glavo, ĝis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
15Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
16Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo;
17de la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir, ĝis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto Ĥermon; kaj ĉiujn iliajn reĝojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.
18Dum longa tempo Josuo militis kontraŭ ĉiuj tiuj reĝoj.

Read Josuo 11Josuo 11
Compare Josuo 11:11-18Josuo 11:11-18