1Pri Moab: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ve al Nebo! ĉar ĝi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikaĵo.
2Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en Ĥeŝbon oni intencas kontraŭ ĝi malbonon, dirante: Ni iru, kaj ni ekstermu ĝin, ke ĝi ne plu estu popolo. Ankaŭ vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.
3Kriadon oni aŭdas de Ĥoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfeliĉo.
4Disbatita estas Moab; ĝiaj infanoj laŭte krias.
5Kiuj supreniras al Luĥit, tiuj iras kun plorado; ĉe la malsuprenirado de Ĥoronaim la malamikoj aŭdas kriadon de malfeliĉo.
6Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudiĝinta arbo en la dezerto.
7Ĉar vi fidis viajn faritaĵojn kaj viajn trezorojn, vi ankaŭ estos venkoprenita; kaj Kemoŝ iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
8Venos ruiniganto en ĉiun urbon, neniu urbo saviĝos; pereos la valo kaj dezertiĝos la ebenaĵo, kiel diris la Eternulo.
9Donu flugilojn al Moab, ĉar li devas forflugi; liaj urboj dezertiĝos tiel, ke neniu en ili loĝos.
10Malbenita estu tiu, kiu plenumas malĝuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.
11De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne ŝanĝiĝis.
12Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li verŝistojn, kaj ili verŝos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn kruĉojn.
13Kaj Moab estos hontigita pro Kemoŝ, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.
14Kiel vi povas diri: Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?
15Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al buĉo, diras al Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
16Baldaŭ venos pereo al Moab, kaj lia malfeliĉo tre rapidas.
17Bedaŭru lin ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj, kaj ĉiuj, kiuj konas lian nomon, diru: Kiele disrompiĝis la forta vergo, la belega bastono!
18Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho loĝantino, filino de Dibon; ĉar la ruiniganto de Moab elpaŝis kontraŭ vin kaj detruis viajn fortikaĵojn.
19Staru ĉe la vojo kaj rigardu, ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis?
20Hontigita estas Moab, ĉar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.
21Juĝo venis kontraŭ la lando de la ebenaĵo, kontraŭ Ĥolon, Jahac, kaj Mefaat,
22kontraŭ Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim,
23kontraŭ Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon,
24kontraŭ Keriot kaj Bocra, kaj kontraŭ ĉiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj.
25Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo.
26Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado.
27Ĉu vi ne mokis Izraelon? ĉu oni trovis lin inter ŝtelistoj, ke ĉiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?
28Forlasu la urbojn kaj ekloĝu sur roko, ho loĝantoj de Moab, kaj fariĝu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj.
29Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.
30Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj.
31Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres.
32Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinberĝardeno de Sibma; viaj branĉoj etendiĝis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.
33Foriĝis ĝojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun ĝojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.
34Pro la kriado, kiu aŭdiĝas de Ĥeŝbon ĝis Eleale kaj ĝis Jahac, ili laŭte ekploris de Coar ĝis Ĥoronaim kaj ĝis la tria Eglat; ĉar ankaŭ la akvo de Nimrim sekmalaperis.
35Mi ekstermos ĉe Moab, diras la Eternulo, ĉiun, kiu supreniras sur altaĵon kaj incensas al siaj dioj.
36Tial Mia koro ĝemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la loĝantoj de Kir-Ĥeres Mia koro ĝemas kiel fluto; ĉar la abundaĵo, kiun ili akiris, pereis.
37Ĉar ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj estas sakaĵo.
38Sur ĉiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj ĉie estas plorado; ĉar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo.
39Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab fariĝis objekto de mokado kaj de teruro por ĉiuj siaj ĉirkaŭantoj!
40Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab.
41Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.
42Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo.
43Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la Eternulo.
44Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.
45Sub la ombro de Ĥeŝbon stariĝos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el Ĥeŝbon kaj flamo el la mezo de Siĥon, kaj ĝi manĝegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.
46Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemoŝ; ĉar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.
47Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la verdikto pri Moab.