Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Jeĥezkel - Jeĥezkel 24

Jeĥezkel 24:15-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
16Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn.
17Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj.
18Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi.

Read Jeĥezkel 24Jeĥezkel 24
Compare Jeĥezkel 24:15-18Jeĥezkel 24:15-18