7Kaj denove mi turniĝis, kaj vidis vantaĵon sub la suno:
8jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero.
9Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
10Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
11Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu — kiel li varmiĝos?