Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 12

Nombroj 12:3-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero.
4Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam: Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris ĉiuj tri.
5Kaj la Eternulo malleviĝis en nuba kolono kaj stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaŭ eliris.
6Kaj Li diris: Aŭskultu Miajn vortojn: se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en sonĝo;
7sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo: en Mia tuta domo li estas konfidato.
8Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo?
9Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris.

Read Nombroj 12Nombroj 12
Compare Nombroj 12:3-9Nombroj 12:3-9